Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

 

Majesta nokto


Majesta nokto!
Brilante migras supre sur ĉielo
la granda lun', la eta vesperstelo.
Majesta nokto!
Sur herbveluro roso diamantas,
sub la branĉtendo najtingalo kantas.
Majesta nokto!
Junulo amatinon nun vizitas,
kaj murdi la rabisto glitas.
Majesta nokto!